Kardec kaj edukado. Pedagogiaj ideoj de Hippolyte Léon Denizard Rivail (Esperanto-versio)

Kia estis A.Kardec - aǔ pli ĝuste Hippolyte Léon Denizard Rivail, ĉar tiam li portis publike sian veran nomon - kiel pedagogo? Kiamaniere disvolviĝis liaj ideoj de instruado kaj edukado? Kion li proponis koncerne klerigadon de sia popolo? Provon de respondoj je tiuj ĉi demandoj oni penas doni en la libro. La vivon de H.L.D.Rivail ĉirkaǔvolvas forgeso - parte celita de li por protekti diversajn personojn, kaj aliflanke provokita kvazaǔ nature de liaj malpli fruaj grandsukcesaj verkoj kaj agado destinitaj al aferoj, pri kiuj oni ĝenerale ne parolas en lernejoj. Tamen por imagi kompletan silueton de la persono konata al ĉiuj simpatiantoj de spiritismo, necesus pli detale ekkoni la vivperiodon de H.L.D.Rivail antaǔ publikigo de la „Libro de la Spiritoj” - la vivperiodon dediĉitan precipe al larĝe komprenata pedagogia laboro - plenumado de instruistaj kaj edukistaj taskoj, verkado de fakaj libroj kaj artikoloj ligitaj kun profunda pripenso de koncernaj problemoj.
Krom skiza historio de pedagogiaj ideoj kaj agado de H.L.D.Rivail, la libro enhavas Esperanto-versiojn de liaj tri pedagogiaj verkaĵoj: Proponita plano por plibonigo de publika edukado; Projekto de reformo koncernanta ekzamenojn kaj edukejojn por gejunuloj; Propono koncernanta akcepton de klasikaj verkoj fare de la Universitato.

Télécharger gratuitement depuis amazon.fr

Nous avons vérifié que ce livre était gratuit le 17 mars 2015 - 02:10 Détails de l'offre